PIV 2020 · 14882
strikn/o
strikn/o 🍁 G. (Strychnos el loganiacoj) de plantoj – arboj, trunkarbustoj, lignecaj lianoj – kun ŝosoj ofte volviĝantaj aŭ grimpaj per ĉiroj, kun kontraŭe duopaj, sidaj folioj k kun globaj beroj kelkfoje manĝeblaj escepte de la semoj venenaj pro striknino; ĉ. 190 sp-oj el la tropikaj k subtropikaj regionoj.
Ignaca strikno. Sp. de strikno (S. ignacii), el Vjetnamio k Malajzio, kies semoj tre riĉaj je striknino estas nomataj Ignacaj faboj.
toksa strikno. Sp. de strikno (S. toxifera), el tropika Ameriko, uzata por veneni sagojn pro enhavo de paralizaj toksoj. ➞ kuraro.
vomnuksa strikno. Sp. de strikno (S. nux vomica), el Hindio, precipa fonto de striknino. Sin. vomarbo.
striknin2o Ⓚ Tre toksa, konvulsiiga alkaloido, C21H22O2N2, ekstraktata el sp-oj de strikno (precipe el vomnuksa strikno), etdoze uzata en medicino kiel nervostimulanto. ☞ brucino.