PIV · 12091
★persist/i
★persist/i (ntr) Energie daŭrigi, malgraŭ ĉia malhelpaĵo, tion, kion oni komencis fari aŭ pensi: ne hontu penti pri faro, hontu persisti en eraro Z; se li persistos en la plenumado de Miaj ordonoj […] X; la akuzito persistas en sia neado; (f) la pluvo persistas. ☞ insisti, obstini. ➞ kroĉiĝi, algluiĝi.
persisto, persistado. Ago de iu, io persistanta: la persistado de la antikvaj kultoj.
persista. Karakterizata de persisto: persista sendanto de peticioj; persista opozicio; (f) persista malbonodoro, parfumo; 𝅘𝅥𝅰 persista noto. ☞ konstanta, stabila.
persisteco. Eco de tiu, kiu persistas: la forto, kiun donos al ni nia konstanteco k persisteco Z.
persistejo. Loko en fortikaĵo aŭ en regiono, aranĝita por la lasta defendado. Rim. persisti akcentas la energion, obstini la malcedemon.