PIV 2026 · Artikolo 12090
persimono
Derivaĵoj en la artikolo 7
persimono KOMU frukto de persimonarbo, dolĉa ronda bero kun formo simila al pomo aŭ tomato.
persimonarbo BOTA arbo, diospiro, kiu produktas manĝeblajn fruktojn, (persimonojn). ➞ kakinokarbo.
japana persimonarbo BOTA poligamia fruktarbo, speco de diospiro, origine el Orienta Azio; kultivata en Hindujo, Japanujo, la mediteraneaj landoj, Kalifornio kaj iuj tropikaj montregionoj. specio Diospyros kaki Sin. kakinokarbo, kakinokdiospiro.
lotusa persimonarbo BOTA arbo el Azio, kun flavaj malgrandaj manĝeblaj beroj maturstadie nigriĝantaj. specio Diospyros lotus
usona persimonarbo BOTA arbo el sudorienta Usono, kultivata por flava aŭ oranĝa bero, simila al pruno, manĝebla post moliĝo pro frosto. specio Diospyros virginiana Sin. virginia diospiro.
japana persimono la tipa persimono, oranĝa, kun formo ronda, ovala aŭ korforma. Sin. kakinoko.
lotusa persimono persimono simila al pruno, oranĝa aŭ pli malhela.
usona persimono persimono, ronda aŭ ovala, malpli granda ol la japana persimono, ĝenerale oranĝa, malpli ofte blueta.