PIV 2026 · Artikolo 3203
diospiro
Derivaĵoj en la artikolo 4
diospiro BOTA florplanto, arbo aŭ trunkarbusto, el la tropikaj regionoj; iuj specoj estas valoraj pro sia malmola densa malhela ligno, dum aliaj havas manĝeblajn fruktojn (persimonojn), kaj aliaj estas ornamaj. genro Diospyros ➞ ebonaco.
ebona diospiro diospiro el Barato kaj Srilanko, kun nigra ligno liveranta la veran ebonon. specio Diospyros ebenum ➞ ebonarbo.
kakinokdiospiro kakinokarbo.
lotusdiospiro diospiro el Azio, kun flavaj manĝeblaj beroj maturstadie nigriĝantaj, 1–2 cm diametraj. specio Diospyros lotus
virginia diospiro usona persimono.