← Reen al E

PIV 2020 · 3490

★ebon/o

ebon/o
Malmola, peza, densa, nigra aŭ nigreta ligno de ebonarbo: vera ebono (el ebona diospiro); ŝajna ebono (el aliaj sp-oj).
🍁 (ark.) Alia nomo (Ebenum, nomenklature ne legitima) de diospiro.
ebona
El ebono: ebona skatolo.
Ebonkolora: ebonaj haroj.
ebonacoj 🍁 Fam. (Ebenaceae) de dukotiledonaj arboj k arbustoj, plejparte dioikaj, kelkaj kun ligno nigra; ĉ. 485 sp-oj el 2 g-oj, i.a. diospiro.
ebonarbo, ebonarbusto 🍁 Ĉiu arbo aŭ arbusto liveranta ebonon, apartenanta al la g-oj diospiro (precipe ebona diospiro, Diospyros montana), dalbergio (precipe Dalbergia melanoxylon) aŭ ankaŭ al Brya ebenus, Euclea pseudebenus k.a. dalbergio.