PIV · 6607
insist¹i
insist1i (ntr)
1 Firme k daŭre esprimi sian opinion, altirante la atenton de aliaj: estas necese insisti pri ĉi tiu punkto, pri tiu regulo; insisti pri la graveco de la unueco en la internacia lingvo B; mi insistas, ke li estas senkulpa; ne insistu, mi ne ŝanĝos mian vidpunkton; mi diras, ne insistante, ke […]. ☞ akcenti, emfazi.
2 Firme k daŭre postuli, ke alia agu laŭ nia opinio aŭ deziro: mi insistas pri lia ĉeesto; kiam insistis super li liaj servantoj, li obeis ilian voĉon X; ili insistis per grandaj krioj, postulante krucumi lin N; li insistis ĉe li, ke li prenu Z; la voktoj insistadis, dirante: Pretigu vian laboron, kiel ĉiam X. ☞ persisti, trudi, urĝi.
insisto, insistado. Ago de insistanta homo.
insista. Prezentanta insiston: insista peto; insiste ripetata reklamo.