PIV 2020 · 298
★akcent/o
★akcent/o
1 Λ Emfazo de silabo, morfemo, vorto, vortgrupo aŭ frazo per pliigo de la sonforto aŭ modifo de la alteco aŭ longeco; ĝia celo estas distingo de la koncerna unuo disde aliaj samnivelaj unuoj: en E. la vortakcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo Z; akcenta, senakcenta silabo. ☞ tono, enklizo, proklizo, oksitona, proparoksitona, paroksitona.
2 𝅘𝅥𝅰 La relativa forto (emfazo) de difinita pulso aŭ tono.
3 (f) Klara k forta prononco de ĉiuj silaboj de vorto aŭ vortgrupo, por reliefigi ties signifon: diri kun akcento Z; ili akcente citis vian nomon (☞ marteli, insisti).
akcenti (tr) Intensigi la prononcon de silabo, de vorto: mi forte akcentas la «tre», por ke li min komprenu Z; jen estas la kaŭzo kial la silaboj akcentitaj ofte restadis senŝanĝaj Z; la unua pulso de mezuro (k de tono sur tiu pulso) estas nature akcentita; (f) mi kompreneble forte akcentos, ke tio estas mia afero pure privata Z. ➞ akĉento.