← Reen al M

PIV · 9970

★martel/o

martel/o
Batilo, konsistanta el peza ferpeco kun ligna tenilo k servanta por enigi najlojn, forĝi feron ktp: al vi ne plaĉis sitelo, laboru per martelo Z; (f) esti inter martelo k amboso Z. maleo.  martelbato.
Orela osteto = maleo.
Metala globo (7,257 kg), ligita per ŝtaldrato al mantenilo, kiun oni ĵetas per rotacio. martelĵeto.
marteli (tr)
Batadi per martelo: en aŭtuno la folioj aspektis kiel martelitaj kupraj lamenoj Z; (f) ĉiuj marteladis per tranĉilo aŭ per osto sur la tablo Z (por esprimi ĝojon). cizeli, batetendi.
Dispremi, forfrakasi per obusoj aŭ bomboj: baterioj martelis la malamikajn tranĉeojn.
(f) Aparte k forte akcenti: li martelis ĉiun vorton Z.
martelado. Ago de tiu, kiu martelas: oni ĉie aŭdis la marteladon de la forĝistoj.
martelego. Tre peza martelo, kun longa tenilo.
martelbeko. La pli maldika parto de la martelkapo, kontraŭa al la faco.
martelfaco. Plata aŭ konveksa parto de la martelkapo, per kiu oni batas.
martelkapo. La metala parto de martelo, kontraste al la tenilo.
martelmaŝino. Maŝino, konsistanta el tre peza maso el malmola ŝtalo, kiu leviĝas k falas inter gvidkolonoj, k uzata por forĝi dikajn pecojn.
akvomartelo = akvobato.
falmartelego. Martelmaŝino.
fridmarteli. Marteli metalon, ne varmiginte ĝin.