← Reen al E

PIV 2020 · 4129

★etend/i

etend/i (tr)
Fari ion rektolinia: etendi rubandon B, draton Z, risorton; etendi vitran tubon al fadeno en flamo; etendi la membrojn Z (por ripozo); tro mallonga estos la lito, por sin etendi X; ili ne povosciis etendi siajn piedojn (krurojn) konforme al la litkovrilo Z (moderigi sin).
Direkti (membron) ien, farante ĝin rektolinia: etendi la brakojn al la ĉielo Z; per forta mano k etendita brako X; (analoge) li trovis makzelon de azeno, etendis sian manon k prenis ĝin X; Uza etendis sian manon al la kesto de Dio k ekkaptis ĝin X; la knabino etendis al ili ambaŭ manojn Z; mi ne etendu mian manon kontraŭ sanktoleiton X (por lin mortigi); etendi la kapon tra la fenestro Z; etendante la kapon super ŝian ŝultron Z.
Malvolvi ĉiudirekten, kovrante pli ampleksan spacon: etendi tolaĵon sur ŝnuro por ĝin sekigi; etendi flagojn Z; tendon Z, kurtenon, mantelon Z; etendi fumnubon antaŭ la fronto; etendi tapiŝon sur tablo(n), tapeton sur muro(n); etendi reton Z, velon B; li etendis siajn batalionojn sur la kampo; etendi pajlon sur la tero; etendi la flugilojn; (f) la maro kuŝis etendita antaŭ la juna knabino Z. sterni.
Plilongigi aŭ pliampleksigi metalon, malplidikigante ĝin: etendi oron per martelado, per fadenigilo. dilati.
(f) Disvastigi ĉiudirekten: oni devas etendi la regulon al ĉiuj similaj okazoj; etendi sian programon; etendi sian povon, la limojn de sia regado.
a) (pp punktoj en vektora spaco) Generi per linearaj kombinaĵoj. b) (pp punktoj en afina spaco) Generi per afinaj kombinaĵoj.
etenda. Rilata al etend(ad)o: etenda muskolo; streĉetenda diagramo.
etendo
Ago de etendanto: etendo de la brakoj supren.
Mezuro de etendado: ĝisrompa etendo de drato; limo de etendo.
etendado. Ago longe aŭ ripete etendi: etendado de la flugiloj dum la ŝvebo.
etendaĵo. Io etendita: etendaĵo da akvo, da kampoj, da sablo.
etendebla. Povanta esti etendata: kupro estas etendebla metalo.
etendiĝi
Malvolviĝi laŭ la longo: risorto, ondo etendiĝas; arbaro, kiu etendiĝis ĝis la bordo de la maro Z; sur ambaŭ bordoj etendiĝis seninterrompa vico da dometoj B. kuŝi, sterniĝi.
Malvolviĝi ĉiudirekten: la branĉoj etendiĝis ĉirkaŭ la tuta frontono Z; longa ombro etendiĝis sur la plafonon Z; nebulo etendiĝis super la valo; dolĉa parfumo etendiĝis tra la aero. disvastiĝi.
Okupi vastan spacon aŭ tempon: la nemezurebla maro etendiĝis antaŭ li Z; la grenkampoj etendiĝas ĝis la horizonto; Pireneoj etendiĝas inter Francio k Hispanio; tiu periodo etendiĝas de 1884 ĝis 1900.
(f) Disvastiĝi ĉiudirekten: la sciigo etendiĝis rapide; la interesoj, la konkurenco nun etendiĝas al la tuta mondo.
disetendi. Disigante etendi: disetendi la gambojn; disetendi la grandajn plumojn de la flugiloj Z; la necerteco disetendis siajn nigrajn flugilojn; (f) la vento disetendas la bonodoron de floroj Z.
eletendi.
Plej longe etendi.
Eligante etendi: eletendi la langon Z.
batetendi. Batante etendi: batetendi foliojn de oro Z.
tiretendi. Tirante etendi: tiretendi draton.