PIV 2020 · 14792
★stern/i
★stern/i (tr)
1 Meti ion sur supraĵon, tiamaniere ke ĝi kovru kiel eble plej grandan spacon: sterni sian litaĵaron sur la planko Z, veston sur tero Z, tapiŝon sur kaheloj; en mezo de l’ rondo oni sternis cervan felon B; tablotuko estis sternita sur la tablo Z; sterni sub si sakaĵon k cindron X; mi sternos mian reton kontraŭ li X; (analoge) sterni tavolon da sterko sur la tero; sterni sub si kelke da plenbrakoj da seka herbo B; sterni pajlon en la stalo; sterni florojn sur la strato antaŭ la reĝino; la ventego sternis la grenon (terenbatis); (f) suno sternas radiojn siajn en la malluma aleo B; arĝenta nokto sternis sian kovrilon super la tero B. ☞ etendi.
2 Meti tukojn k kovrilon super matraco, por pretigi liton: kiel oni sternas, tiel oni dormas Z; sternu por la gasto en la blua ĉambro. ☞ ordofari.
3 Meti (homon) horizontale sur ion, por ke tio estu kovrita de ties korpo: mi sternis la malsanulon sur la lito Z; (analoge) miloj da soldatoj estis sternitaj de la bombardado; (f) mi ne estis sternita sur rozoj. ☞ kuŝigi.
sin sterni, sterniĝi. Metiĝi horizontale, por kovri supraĵon: sur la batala linio flava polvo sin sternis kvazaŭ grandega serpento B; kampoj senlimaj sin sternis ĝis la horizonto B; de la supro de la monteto sin sternis antaŭ ili eksterordinara pejzaĝo B; sub vi sterniĝos vermoj, k vermoj estos via kovrilo X.
sternado. Agado de iu, kiu sternas: loko por la sternado de retoj Z; sternado de la lavitaj tukoj sur la herbejo.
sternaĵo
1 Io sternita: blanka neĝa sternaĵo Z; sternaĵo el folioj Z.
2 Litaĵo: ŝi ĵetiĝadis sur sia malalta sternaĵo Z.
3 ∆ Topologia spaco tia, ke ĉiu punkto havas ĉirkaŭaĵon homeomorfan al eŭklida spaco k provizita per mapoj tiaj, ke la transira bildigo de unu mapo al alia ĉiam estas homeomorfio: la aro de ĉiuj ebenoj enhavantaj la originon en tridimensia spaco konsistigas Grassmann-an sternaĵon. ☞ variaĵo. ➞ mapo, atlaso, orientiĝo.
analitika sternaĵo. Sternaĵo 3 tia, ke la transiraj bildigoj de unu mapo al alia estas analitikaj.
glata sternaĵo, deriva sternaĵo. Sternaĵo tia, ke la transiraj bildigoj de unu mapo al alia estas difeomorfioj.
dissterni. Disigi, sternante: la ruboj de la bombarditaj domoj kuŝis dissternite sur la placoj.
traksternado 🚂 Sternado de trako sur balasto.