← Reen al V

PIV 2020 · 16422

vari³i

vari3i (ntr)
Prezenti sinsekvajn diversajn ŝanĝiĝojn: la temperaturo senĉese varias hodiaŭ B; la moroj varias laŭ tempoj k landoj; la salajro varias inter 4 k 12 dolaroj; dum horoj k horoj la pejzaĝo ne varias; varikolora kolibro B.
Prezenti diversajn ŝanĝiĝojn de volumeno, laŭ la grado de malsekeco de la aero aŭ de varmo, pp ligno aŭ metalo.
vario
Amplekso de variado: estas granda vario inter la ekstremaj valoroj.
Sistematika unuo (varietas), subdivido de specio aŭ de subspecio, ampleksanta grupon de similaj individuoj, kiuj diferencas de la tipo de la sp. aŭ subsp. pro heredaj sed malgravaj karakteroj. formo.
(analoge): vario de mineralo, de petro.
Λ Varianto: libera vario; kondiĉita vario (kiam ĝin influas la ĉirkaŭaj fonemoj).
Ĉiu el la volumenaj ŝanĝiĝoj de ligna, metala k.a. peco pro sekeco, temperaturo k.a.
varia. Ŝanĝiĝanta laŭ la cirkonstancoj: varia vetero; varia vorto; varia stelo.
variado. Sinsekvo de la statoj de io, kio varias: variado plaĉas; la variado de la temperaturo, de ligna tabulo; dumtaga variado (diferenco inter la minimumo k la maksimumo de meteologia elemento, observita dum unu tago).
variaĵo Subaro de vektora spaco, kiu estas la nulejo de analitika bildigo: la regula parto de variaĵo estas sternaĵo.
varianco 📈
(pp stokasta variablo X) La ekspekto de la kvadratoj de la devioj de la variablo disde ties ekspekto, do la ekspekto de (X-E(X))2, kie E(X) signas la ekspekton de X.
(pp muestro aŭ samplo kun n valoroj) La aritmetika mezvaloro de la kvadratoj de la devioj multiplikita per n/(n−1).
(pp muestro aŭ samplo) La aritmetika mezvaloro de la kvadratoj de la devioj.
variant2o = variablo.
variigi. Fari, ke io variu: variigi la premon, la varmon en eksperimento.
variigebla. Tia, ke oni povas ĝin variigi: variigebla komponanto.
kunvarianco (pp du stokastaj variabloj X k Y) La ekspekto de la produto (X-E(X)) (Y-E(Y)).
nevaria. Tia, ke ĝi ne varias: nevaria grando, vorto; la nevaria irado de la astroj. konstanta.
varikolora. Tia, ke ĝia koloro ŝanĝiĝas.
variometro
Variigebla indukta bobeno, servanta por mezuroj, agordo de anteno, ktp.
Aparato, por mezuri la aerpreman ŝanĝiĝon.
kultivovario 🌾 Vario de kultivata planto, ricevita per selektado.  kultivoformo.