← Reen al D

PIV · 3066

dialekt¹o

dialekt1o. Idiomo, konsiderata kiel unu el la formoj de difinita lingvo: ni devas gardi la lingvon de pereiga disfalo je diversaj dialektoj Z; la simpla dialekto de la ordinara vivo Z. ĵargono, slango.
dialektologo. Specialisto pri dialektologio.
dialektologio. Esploro de la dialektoj de difinita lingvo.
disdialektiĝi (pp lingvo) Evolui al diversaj dialektoj: la latino, disdialektiĝinte, naskis la latinidajn lingvojn.