← Reen al Ĵ

PIV · 6999

ĵargon¹o

ĵargon1o
Lingvaĵo, konsistanta el pli-malpli kripligitaj vortoj pruntitaj el diversaj lingvoj, k uzata de alilingvanoj por faciligi la interkompreniĝon pri ĉiutagaj aferoj: la mediteraneaj maristoj uzas ĵargonon, kie miksiĝas franca, itala k araba lingvoj; la pli granda parto de nia popolo parolas per aparta ĵargono hebrea-germana Z ( jido).
= slango.
ĵargoni (ntr) Paroli kripligitan lingvon.