PIV · 3067
dialektik²o
dialektik2o
1 Φ Arto esplori la verecon de opinioj, k provi difini la veron per metoda rezonado k diskutado; tiu metodo, konata de la helenaj filozofoj, estis renovigita de Hegelo: havas ni malŝancon, ĉar ni ne esploris ĉiun cirkonstancon, kiel ĉi azeno sen dialektiko K.
2 Ⓜ Teorio, prenita ĉe Hegelo k uzata de Markso k lia skolo, por klasifiki la historiajn faktojn k por klarigi la evoluon de la realo, rigardata kiel unuiĝo k batalado de kontraŭstarantoj, k konstanta transiro de iu difinita ekvilibro, nomata tezo, al rompiĝo de ekvilibro, nomata antitezo, ĝis stariĝas nova ekvilibro, nomata sintezo.