PIV · 10390
mineral¹o
mineral1o
1 Nomo de ĉiaspeca neorganika korpo aŭ substanco.
2 ⊕ Ⓚ Natura, kemia elemento aŭ kombinaĵo, ĝenerale neorganika, troviĝanta en la terkrusto, plej ofte sub formo solida k kristala: petroj konsistas el mineraloj; argilaj mineraloj (Vd argilo). ☞ erco, petro.
minerala. Rilata al, konsistanta el, karakterizata de mineraloj: la minerala regno B; minerala akvo (akva solvaĵo de iaj mineraloj kun saniga efiko, ofte vendata en komerco); minerala (neorganika) kemio.
mineraligi
1 Modifi la akvon per aldono de mineralaj kunmiksitaĵoj.
2 Ⓚ (pp iaj elementoj, kloro, fluoro, sulfuro ks) Transformi metalon en ercon, kombiniĝante kun ĝi.
3 ☼ (pp vivuloj, precipe bakterioj) Transformi organikan materion al mineralaj substancoj. ➞ malkomponanto.
senmineraliĝado ⚕ Nenormala perdo de la mineralaj substancoj el la organismo: senmineraliĝado rezultas el troa eliminado aŭ nesufiĉa fiksado.