← Reen al V

PIV 2020 · 16425

variant²o

variant2o. Io diferenca per la formo, ne per la enhavo aŭ esenco, i.a.:
Iomete diferenca teksto, liverita de alia manuskripto aŭ eldono: kolekti la variantojn de poemo en kritikan aparaton. redakcio, versio.
Λ Ĉiu el la diversaj formoj de la sama lingva unuo: libera, kondiĉita varianto.
🏠 Diferenca formo de iu tipa konstruo.
En iu donita punkto de ŝaka partio, ĉiu el la eblaj movoj, per kiuj oni atingas unu saman rezulton.