PIV · 16543
versi⁹o
versi9o
1 Prezento de iu afero, priskribo de iu sceno ks, farita el la aparta vidpunkto de unu persono: donu al mi vian version de tiu incidento; (analoge) la franca versio de usona filmo.
2 Stato de teksto: 💻 la programaro travivis multajn versiojn, antaŭ ol publikiĝis la unua eldono. ➞ lego, varianto, eldono.
3 ⚕ Turno de naskiĝanto, tiel ke ĝia kapo aŭ piedoj estu prezentataj unuaj.