← Reen al R

PIV 2020 · 13241

★redakci/o

redakci/o
La labora organizaĵo (homoj k ejoj) de gazeto, revuo ks: la redakcioj de l’ gazetoj Z.
(evi) = redaktado: ĵurnalo […] sub la redakcio de s-ro C.S. Z.
(evi) = versio: ilia definitiva redakcio estos fiksita nur en la kongreso Z.
redakcia. Rilata al redakcio: redakcia kunsido Z.
redakciano. Homo laboranta en redakcio: ankaŭ la fotistoj estas redakcianoj M.