← Reen al R

PIV · 13242

redakt¹i

redakt1i (tr)
Skribe esprimi en definitiva formo, prilabori laŭcele la esprimmanieron: redakti siajn pensojn B; redakti oficialan akton B; vi volu redakti ĉiun paragrafon tute klare k precize Z; kiam mi siatempe redaktis la germana-Esperantan vortaron Z; pri kelkaj detaloj mi petos, ke ili estu redaktitaj iom pli precize Z; la unua eldono de la vortaroj estis redaktita de mi Z. formuli, verki, vortigi.
Labori por la publikigo de kolektiva verko, gazeto, revuo ks, elektante por ĝi artikolojn, korektante k reviziante ilin: de Decembro Dro Z. redaktis mem la gazeton; la «Pola E-isto» ne estas nun plu redaktata de mia frato Z; nia komuna tre bone redaktata centra organo Z; (pro la Hachette-kontrakto) mi ne sole ne povas mem verki, sed mi ne povas eĉ redakti ian laboron Z (de alia aŭtoro). Sin. redaktori. editori.
redakto, redaktado. Ago de tiu, kiu redaktas: verkoj, kiuj aperis sub mia redaktado k portis la surskribon «Kolekto Aprobita de L.L.Z.» Z; komisii al iu la redaktadon de memuaro.
redaktejo. Ejo, en kiu laboras redaktistoj.
redaktilo 💻 Komputila programo por redakti dosieron, ekz. fontprogramon, komandodosieron, retmesaĝon ks. tekstoprilaborilo.
redaktisto. Tiu, kiu 1) redaktas proprajn artikolojn; 2) prespretigas aliulajn artikolojn en gazeto aŭ revuo (Sin. redaktoro).
redaktistaro. La tuto de la redaktistoj de gazeto aŭ revuo. editoro, ĵurnalisto, raportisto.
ĉefredaktisto. Tiu, sub kies respondeco estas redaktata gazeto aŭ revuo.