PIV 2026 · Artikolo 13243
★redaktoro
★ redaktoro iu, kiu prespretigas artikolojn de aliuloj por revuo, antologio aŭ alia kolektiva verko: li difinis salajron ĉiumonate al la redaktoro Z la redaktoro de la gazeto «Esperanto» Z (analoge) redaktoro de la retejo CNo Sin. redaktisto 2.
redaktori redakti 1: li redaktoris dum 15 jaroj la fakan Geografian Revuon ZTi
ĉefredaktoro persono, sub kies respondeco teamo redaktas kolektivan verkon: de preskaŭ 20 jaroj Monato havas redaktantaron, konsistantan el unu ĉefredaktoro kaj el pli ol dek fakaj redaktoroj PPe Hungara Antologio, kies ĉefredaktoro estis Kalocsay TCa la ĉefredaktoroj de niaj plej prestiĝaj vortaroj CPi Sin. ĉefredaktisto.