PIV · 7028
★ĵurnal/o
★ĵurnal/o
1 Ĉiutaga gazeto.
2 Taglibro.
3 ✉ Libro, en kiu estas registrataj kronologie, tagon post tago, ĉiuj kont-operacioj de firmo, entrepreno ks. ☞ ĉeflibro. ➞ magazino, revuo.
ĵurnalismo
1 Profesio de ĵurnalistoj.
2 La gazetaro, rigardata kiel influrimedo, socia potenco.
ĵurnalisto. Profesia kunlaboranto de gazeto.
ĵurnalistiko. Tekniko de ĵurnala redaktado.
ĵurnalistumo. Lingvaĵo k stilo propraj al ĵurnalistoj, k karakterizataj de la serĉo de rapideco eĉ je la kosto de ĝusteco.
enĵurnaligi. Enmeti en la taglibron.