PIV 2026 · Artikolo 18203

varianco

Litero V

varianco STAT
1 pri stokasta variablo X atendata valoro de la kvadratoj de la devioj de X disde ties atendata valoro; t.e. la atendata valoro de (X−E(X))2, kie E(X) signas la atendatan valoron de X.
2 pri muestro aŭ samplo kun n valoroj aritmetika mezvaloro de la kvadratoj de la devioj multiplikita per n/(n−1).
3 pri muestro aŭ samplo aritmetika mezvaloro de la kvadratoj de la devioj.
➞ varii.
kunvarianco pri du stokastaj variabloj X kaj Y atendata valoro de la produto (X−E(X)) (Y−E(Y)).