← Reen al M

PIV 2020 · 9901

map⁸o

map8o
Folio, sur kiu estas konvencie figurita pli-malpli granda parto de la tergloba surfaco aŭ porcio de la astra ĉielo: geografia, geologia, astronomia mapo, landmapo, stelmapo.
(pp sternaĵo) Loka koordinatsistemo (bildiganta parton de la sternaĵo en eŭklidan spacon).  atlaso 2.
mapi (tr) Desegni mapon 1.
maparo. Kolekto de mapoj 1. atlaso 1.
mapisto. Tiu, kiu profesie desegnas mapojn 1. kartografo.
mapoteko. Ejo, kie oni klasas k konservas mapojn 1.
marmapo. Desegnaĵo de maroj kun iliaj bordoj: Merkatora marmapo (desegnita laŭ la projekcio de Merkatoro); gnomona marmapo (desegnita laŭ la gnomona projekcio, en kiu la ĉefcirkloj aspektas nekurbaj).
mondmapo. Mapo, prezentanta Teron sur unu ebeno.
vetermapo. Mapo, montranta la antaŭviditan veteron sur koncerna regiono.