PIV 2026 · Artikolo 7496

2Karolo

Litero K

Derivaĵoj en la artikolo 7
  1. Karolo la 1-a
  2. Karolo la 5-a
  3. Karolo la Grand/a
  4. Karolo la Mal/tim/a
  5. Karolo Martel/o
  6. karolid/o
  7. Karolin/o
2 Karolo vira nomo, i.a. de multaj eŭropaj suverenoj. Carolus Petron kruro doloras, Karolo ne lamas Z ➞ Karlo.
Karolo la 1-a reĝo de Anglujo kaj Skotlando, senkapigita en 1649.
Karolo la 5-a imperiestro de la rom-germana imperio en la 16a jc.
Karolo la Granda imperiestro, kiu unuigis la plejparton de okcidenta kaj centra Eŭropo en la frua Mezepoko. ➞ Sankta Roma Imperio.
Karolo la Maltima duko de Burgonjo en la 1a jc.
Karolo Martelo reganto de la frankoj 2 en la 8a jc.
karolido membro de la franka 2 dinastio fondita de Karolo Martelo.
Karolino virina nomo: Karolino ĉiam obeadis la ordonojn de sia patrino, sed hodiaŭ ŝi ne obeis Z ➞ Karonjo.