PIV · 2172
★brav/a
★brav/a
1 Brile lerta, fidinde sperta, montranta valoran kompetentecon: vi elserĉu homojn bravajn, timantajn Dion, veramajn, neprofitamajn k starigu ilin super la popolo X; se li estos homo brava, tiam eĉ unu el liaj haroj ne falos teren, sed se en li troviĝos malbono, tiam li mortos X; via filo sin tenis kiel brava batalisto Z; dankon al brava svisa lando por la gastameco, kiun ĝi montris al nia kongreso Z; tiu ĉi brava arkaĵo ĉiela Z; (ironie) konscienco – ho, jes, certe, brava ĉifonfiguro, por fortimigi paserojn de ĉerizarbo! Z. ☞ bona, taŭga.
2 Virta, bonkonduta, honesta: multaj virinoj estas bravaj, sed vi superas ĉiujn X; brava virino estas krono por sia edzo X; elsaltu, estu brava knabo k helpu al la maljuna virino! Z.
brave
1 En brava maniero: brave batali.
2 (interj.) Admirinde: brave! belege! Z.
bravulo, bravulino. Homo brava: ve al tiuj, kiuj estas herooj por trinki vinon, k bravuloj por miksi ebriigaĵon! X; tiu ĉi bravulo certe povus konkuri eĉ kun la diablo mem! Z; (ironie) el post la arbo li estas bravulo Z (timemulo); mi faros ĉion, kion vi petos, ĉar estas sciate en la tuta urbo, ke vi estas bravulino X.