PIV · 1378
aŭdac⁸a
aŭdac8a. Riskema fari ion malgraŭ danĝeroj, malhelpoj, sociaj k moralaj premoj ks: aŭdaca ŝtelisto; (f) aŭdaca pamfleto, revo, paradokso; aŭdace flugis aglo al la ĉielkupolo K. ☞ kuraĝa, maltima.
aŭdaci (tr) Konduti aŭdace: li aŭdacis eniri en la sieĝatan urbon; ĉu vi aŭdacos forĵeti la admonojn de via patro?.
aŭdaco. Ago de iu, kiu aŭdacas: la malkoncentriĝo de nia organizado ebligis ĉiajn aŭdacojn al niaj kontraŭuloj.