← Reen al A

PIV · 1377

★aŭd/i

aŭd/i (tr)
Percepti sonojn: teraj vertebruloj aŭdas per oreloj, fiŝoj k senvertebruloj per aliaj organoj; aŭdi bone, malbone; mi estas kiel surdulo k ne aŭdas X; orelojn ili (la idoloj) havas, sed ne aŭdas X.
Percepti per la oreloj ion, kion la menso analizas, rekonas ks: aŭdi pafon Z, ektondron, ĝemon B; sed mi aŭdas iun: ĉu ĝi ne estas mia edzino? Z; ŝi aŭdis la nomojn de siaj karaj k parencoj en akompano de tiu beno, kiun oni uzas por mortintoj Z; tamen mi aŭdis en Holando kantadon ankoraŭ multe pli bonan Z; ĉu vi aŭdas la birdojn kanti?; ĉu oni jam aŭdis ion tian?; bojas hundido, kiel ĝi aŭdas de hundoj Z; viro, kies sola nomo, aŭdata plezure de malriĉuloj, la tiranojn paligas Z.
Atenti, rimarki ion diritan: aŭdi predikon, operon, meson; aŭdu, mi promesas al vi, ke […] Z; vi aŭdis, kiel ŝi nin traktas? Z; ne aŭdu vian sklavon malbenanta vin! X. aŭskulti.
Sciiĝi per onidiro: mi kore ekĝojis, kiam mi aŭdis Z (pri la edziĝo); mi, kiu rakontas la historion, aŭdis ĝin de la paseroj Z; oni aŭdas belajn aferojn pri vi!; mi neniam antaŭe aŭdis pri ĝi Z; mi aŭdis pri vi, ke la spirito de la dioj estas en vi X; li aŭdis ĉion, kiel agas liaj filoj, k ke ili kuŝas kun la virinoj X; (f) mi nenion aŭdis de li (ne ricevis leteron de li).
ב Elaŭdi.
aŭdo. Sonpercepto: unu vido taŭgas pli ol dek aŭdoj Z.
aŭda. Rilata al aŭdado: la aŭda sento, organo; aŭda tubo; aŭdaj ostetoj.
aŭdado. La senso, per kiu ni perceptas sonojn: se la tuta korpo estus okulo, kie estus la aŭdado? N; la kvin sentoj estas la aŭdado, […] Z; lia aŭdado estas iom difekta. Sin. aŭdsenso.
aŭdanto. Tiu, kiu aŭdas: tiel li parolis k la aŭdantoj miris; parolanto semas, aŭdanto rikoltas Z.
aŭdebla. Perceptebla per la aŭdsenso: la tonoj fariĝis neaŭdeblaj pro la vento Z; laŭte kaj bone aŭdeble li anoncis […] Z.
aŭdigi. Fari, ke io estu aŭdata: li ne povis aŭdigi sian voĉon pro la tumulto; nun la viva najtingalo devas ion aŭdigi Z; la tondro aŭdigadis brue frapon post frapo Z.
aŭdilo. Aparato, transformanta la elektran kurenton en sonondojn, aŭdeblajn nur kontakte kun (aŭ tute proksime al) la orelo: kapaŭdilo. Sin. aŭskultilo 1. aŭdparolilo;  laŭtparolilo.
disaŭdigi. Per senfadena telefonio aŭdigi novaĵojn, muzikon ks al la uzantoj de radioricevilo: disaŭdigi teatraĵon, la ceremoniojn de la kronado; regula disaŭdigado de radio-programoj; la malfermo de la E-a kongreso estos disaŭdigata de la nacia sendostacio.
elaŭdi. Atenti ies peton k ĝin plenumi: k Dio elaŭdis ŝin k malŝlosis ŝian uteron X.
misaŭdi. Erare aŭdi ion, kio ne estis dirita: li misaŭdis mian respondon k kredis sin insultita.
neaŭdita. Ankoraŭ ne aŭdita, ĉar eksterordinara.
aŭdebla, neaŭdebla. Tia, ke ĝin oni (ne) povas aŭdi.
aŭdometro Aparato por mezuri la aŭdan akrecon.
aŭdparolilo Vd paroli.
aŭdovida (pp pedagogia procedo) Tia, ke ĝi kombinas aŭdajn k vidajn rimedojn.