PIV · 5602
★ĝoj/i
★ĝoj/i (ntr) Senti en la koro vivan plezuron, ordinare pro la posedo de reala aŭ imagata bono: ĝoju, mia reĝino! Z; ĝoju k festenu, sed malriĉulojn subtenu Z; pro homo fiera ĝojas infero Z; mi tre ĝojas pri via feliĉo Z, pro mia sukceso B; naskinto de saĝulo ĝojos pro li X; mi ĝojas, ke vi restas Z; ĝi ĝojis, ke en la sekvanta tago ĝi denove estos vestita per […] Z; mi ĝojas, ke la Amerikanoj konsentis prokrasti sian kongreson Z. ☞ ĝui, plezuri.
ĝoja. Sentanta, montranta aŭ kaŭzanta ĝojon: ĝoja koro X, vizaĝo X, rideto Z, krio, lumo X, festo; la ĝojaj ridantaj okuletoj Z; ĝoja sciigo Z, ĝojan feston!; ĝoja pri, de io; ŝi ĝoje ekplaŭdis per la manoj Z; la montoj kantu ĝoje! X. ☞ gaja. ➞ hura.
ĝojo
1 Sento de ĝojanto: alte eksalti de ĝojo Z; la ĉielo de Dio, kie regis ĝojo k feliĉo; ĉu ĝojo aŭ larmoj estos ŝia sorto? Z; fluas senmezura ĝojo al mia koro Z; Ostwald dufoje esprimis sian ĝojon Z; li pro ĝojo frotis al si la manojn Z; amiko en ĝojo k ploro Z; laŭte ŝi ekploris pro ĝojo Z; vivi en ĝojo k plezuroj Z; fari Z, kaŭzi ĝojon al iu; mia koro malfermiĝis por la granda ĝojo, ke mi nun povas vin kisi Z; vi ĝisvivos la ĝojon vidi lin antaŭ la fronto Z.
2 Objekto, kaŭzo de ĝojo: saĝa filo estas ĝojo por sia patro X; malsaĝeco estas ĝojo por malsaĝulo X. ➞ espero, fiero, gloro.
ĝojegi. Jubili.
ĝojego. Sento pri ekstrema ĝojo.
ĝojigi. Fari iun ĝoja: laboro lacigas, sed akiro ĝojigas Z; saĝa filo ĝojigas la patron X; mi petas vin, tranoktu k ĝojigu vian koron X; tro rapida riĉiĝo diablon ĝojigas; per tio ĝojigita, li asignis al li salajron Z; la floro ĝojigadis la okulon Z.
ĝojiga. Tia, ke oni pro ĝi ĝojas.
ekĝoji. Komenci ĝoji: kiam li aŭdis la vortojn de S., li tre ekĝojis Z.
malĝoji. Senti vivan malagrablan senton en la koro, pro ia malfeliĉo: ĝi malĝojis, ke ĝi devas disiĝi de la hejmo Z; malĝoji post la morto de amiko B; besto senprudenta malĝojus ja pli longe! Z. ☞ afliktiĝi.
malĝoja
1 Sentanta aŭ montranta malĝojon: morte malĝoja Z; la anasido estis malĝoja, ke ĝi aspektas tiel malbele Z.
2 Kaŭzanta malĝojon: la plej malĝoja punkto por mi estas tio, ke vi rifuzas esti prezidanto Z; akiri la malĝojan gloron de subfosanto Z.
malĝojo
1 Sento de malĝojanto: malĝojo pri la mortinta patro Z; koro scias sian propran malĝojon k en ĝia malĝojo ne partoprenas fremdulo Z; malĝoj’ kaŝita kovras mistere vian koron Z; la rozo forvelkis de malĝojo Z; ŝi al neniu povis konfidi sian malĝojon Z; nek ĝojo nek malĝojo daŭras eterne Z.
2 Objekto, kaŭzo de malĝojo: filo malsaĝa estas malĝojo por sia patrino X.
malĝojigi. Fari iun malĝoja: profitemulo malĝojigas sian domon X; lia frenezo, kiu ĉiujn nin sincere malĝojigis Z. ☞ aflikti, ĉagreni, deprimi, malesperigi.
vivĝojo. Ĝojo, kiun havigas la simpla sento de vivado.