PIV · 5603
★ĝu/i
★ĝu/i (tr)
1 Sentadi sensan plezuron pro la posedo de io konkreta: ĝui delikatan manĝon, freŝan aeron B, ĉeeston de amiko, muzikon, belan promenadon, naturan spektaklon; vespere ĝuu lunon Z; vian vivon ĝuu, sed fremdan ne detruu Z; mi volas ĝui la kelkan nombron da belaj tagoj, kiun donas al mi mia juneco Z; mi sidis kun juna knabino, ĝuante ŝiajn kisojn Z; venu, ni ĝuu volupton ĝis la mateno! X; (ironie) mi scias, kio estas la vivo de malriĉa virino, mi ĝuas ĝin de kelke da monatoj Z; (abs) li vespere sidis en la teatro por ĝui plenanime Z; mi kolektos ĉiujn viajn amistojn, kun kiuj vi ĝuis X. ☞ ĝoji, frandi, volupti.
2 Posedi abstraktan aferon, de kiu oni havas utilon aŭ plezuron: ĝui gastigon de iu Z, profiton Z; ĝui superecon; multe pli da homoj povis ĝui de tio utilon k ĝojon Z; ĝi ĝuu la liberecon fari promenon Z; vi, kiu ĝuis tian estimon k konfidon de la tuta mondo E-ista Z; ĝui sanon, ripozon, trankvilecon, rabaton, la samajn laborkondiĉojn, altan salajron, reĝan favoron; ĝui la rajton proponi kandidaton. ☞ profiti, sperti, uzi.
ĝua. Rilata al ĝuado: ĝua distraĵo; estos al mi ĝue lin revidi Z; kiu venas plej frue sidas plej ĝue Z.
ĝuo
1 Sento de ĝuanto: estis plej agrabla ĝuo aŭdi la najtingalon Z; ju pli da bruo, des malpli da ĝuo Z; li havis viandon, mi havis nur oston, li havis la ĝuon, mi pagis la koston Z; kiu amas ĝuon, amu ankaŭ enuon Z; de superfluo malboniĝas la ĝuo Z; vulpo al gruo promesis ĝuon manĝi k trinki plej agrable K.
★ĝuado. Ago daŭre ĝui 1: flugis for la ĝojo de l’ juneco; la ĝuado de l’ unuaj jaroj Z; 2: retrovi ĝuadon de libereco.
ĝuego. Tre viva ĝuo: ĉi ombra freŝo estas rara ĝuego K.
ĝuema. Inklina al ĝuado.
ĝuigi. Fari, ke iu ĝuu: via boneco, kiun vi ĝuigas al tiuj, kiuj vin fidas X; ŝiaj karesoj ĝuigu vin en ĉiu tempo! X.
ĝuamo. Inklino al sensaj plezuroj.
ekĝui. Eksenti ĝuon; komenci ĝui: ni ekĝuis grandan plezuron, kiam oni malfermis la pordon Z; ĉu ni ekĝuu kamparan vivon aŭ ĉu ni entreprenu vojaĝon? Z.