← Reen al G

PIV 2020 · 4954

★gaj/a

gaj/a
(iu) Estanta en viva, facilanima k bonhumora stato, k montranta sian kontentecon per eksteraj signoj, gestoj, rido, rideto ks: ni estu gajaj, ni uzu bone la vivon, ĉar la vivo ne estas longa Z; homoj spritaj, gajaj, komplezemaj Z; la opereto «La gaja Vidvino»; (analoge) kiam pereas malpiuloj, la urbo estas gaja X; gaja societo; en gaja stato Z (ebrieta).
Estanta en akordo kun, aŭ inspirata de tia animstato: levinte la pokalon kun gaja saluto Z; gajaj okuloj; suna gaja ĉirkaŭaĵo Z; gaja festeno, pejzaĝo, konversacio, historio, sceno; terure gajaj ŝajnis al ili iliaj propraj ŝercoj Z; gajaj koloroj, kantoj; sur la kameno brulis gaja fajro Z; melankolie gaja estas la karaktero de tiu vespera soleno Z; en amaso eĉ morto estas pli gaja Z; la gaja scienco ( la poezio de la trobadoroj). ĝoja, petola.
gaje. En gaja maniero: iru gaje kun la reĝo al la festeno X; oni saltis, tute gaje, ĝis plena tagiĝo Z; faru lume, varme k gaje! Z.
gajo, gajeco. Stato de iu, io gaja: seriozeco anstataŭis ĉe ŝi la momentan gajecon Z; ami gajecon X; li estis videble homo de eterna gajeco Z; facila Z, infekta Z, falsa, nesubpremebla gajeco; viaj fulmoj de gajeco Z.
gaji (ntr) Esti gaja: tiam virgulino gajos en la dancrondo X. plezuri, amuziĝi.
gajeta. Iom gaja.
gajigi. Fari iun aŭ ion gaja: liaj ŝercoj gajigis ĉiujn; la vino gajigas la koron de l’ homo X; mi gajigos ilin post ilia aflikto X; floroj gajigis la ĉambreton.
gajiga. Kaŭzanta gajecon: gajiga spektaklo, sciigo. burleska, distra, drola, komika.
gajigisto. Homo, kies kutimo estas provi amuzi k ridigi la aliajn: kun krakanta tono de gajigisto Z; la komike grimaca gajigista vizaĝo de Jekel-Malsaĝulo Z. pajaco.
gajulo. Homo gaja: se mi al gajuloj iras […] Z.
malgaja
(iu) Estanta en stato de psika sufero: ĉiu, kiu estas malgaja, venu k partoprenu en nia Paska ĝojo! Z; malgaja pro malsukceso, pro ies malsaniĝo aŭ morto; malgaja spirito X; morte malgaja Z. deprimi, malĝoja, melankolia, trista.
(io) Estanta en akordo kun, aŭ inspirata de tiu animstato: malgaja mieno, frunto Z; malgaja karaktero; malgajaj okuloj, vortoj; malgaja adiaŭo; malgaja meditado Z; malgaja kadro Z (de vivo), vestaĵo; mirinde malgaja lando B.
malgaje. En malgaja maniero: al ŝi mem estas tiel malgaje Z; ŝi malgaje marŝis tra la amasoj Z.
malgaji Z. Esti malgaja.
malgajo, malgajeco. Stato de iu, io malgaja: en tiaj okuloj malgajeco videble ne povis longe teniĝi Z; la malgajeco de ŝia situacio. aflikto, ĉagreno, malĝojo.
malgajigi. Fari iun, ion malgaja: la patrina malpermeso tuj malgajigis la infanon.