← Reen al A

PIV · 702

★amuz/i

amuz/i (tr) Agrable k gajige distri: ĝi estas teatraĵo, kiu devas nin amuzi Z; mi sciis nur danci, amuzi gastojn Z; min amuzas la kolerego de virino Z; okazis, ke, amuzante infanojn, mi faris dometojn el kartoj Z. ludi, plezurigi, malenuigi.
sin amuzi, amuziĝi. Tiri el iu aŭ io agrablan distron: la infano sin amuzis per la stanaj soldatoj; la reĝo vidis, ke Isaak amuziĝas kun sia edzino X (ŝin karesas); ili volis sin amuzi pri li Z (priridi lin); oni envokis la vagvendiston, sed nur por ke ili povu amuziĝi pri li Z.
amuzo. Io, kio amuzas: ĵus revenis Tutmozis, majstro en ĉiaj amuzoj B; komenciĝis serio da festenoj k amuzoj B; ĉu ne ekzistas ĉe vi iaj amuzoj, societoj, kie oni povas ekzemple iom ludi kartojn? Z; ili faris al si amuzon kun ŝi (perforte ŝin amoris) dum la tuta nokto X; liveri amuzojn al iu Z.
amuza. Tia, ke ĝi amuzas: ho, tiuj historioj de nia vivo, kiel amuzaj ili estas! Z; amuza spektaklo.
amuziĝo. Stato de iu, kiu estas amuzata: infanoj bezonas amuziĝon; virino, kiun vi bonvolis elekti kiel objekton de via amuziĝo Z; kiam la amuziĝado estis en plena vigleco, venis […] Z.
amuzilo. Ĉio, kio servas por amuzi: la virino servu kiel amuzilo al la viro Z; (f) diletanteco estas amuzilo de la vivo Z.
amuzisto. Profesia gajigisto en kortego, cirko, teatro ks. arlekeno, burleskulo, histriono, klaŭno, pajaco, pulĉinelo.