← Reen al A

PIV · 703

★-an/

-an/.
I - Suf. signifanta:
membron de grupo: komitatano, civitano, familiano, samklasano;
loĝanton de loko: Amerikano, Parizano, urbano, vilaĝano, insulano;
adepton de sistemo, disĉiplon de majstro: respublikano, islamano, samideano; Kristano, Luterano. Rim. En ĉi tiu senco an indikas simple faktan apartenecon, dum ist emfazas, se necese, aktivan partoprenon en la koncerna ismo (Kp respublikisto, islamisto).
II - Samsignifa memstare uzata morfemo:
ano. Membro de grupo, de societo: vi donas al la tuta mondo la eblon korespondi libere kun ĉiu ano de tiu popolo Z; ano de la E-ista Berlina grupo.
anaro. Neorganizita grupo: la publiko, kiu ĉiam iras kiel anaro da ŝafoj post la kriemuloj Z; la homaro ne restos eterne senhelpa anaro da ekzistaĵoj ne komprenantaj unu la alian Z; plej grava parto de la tuta E-ista anaro Z; ĝi al la pioniroj de la ideo konstruos monumentojn kun tia sama anara (grega) sento, kun kiu ĝi superĵetas ilin per koto Z.
aniĝi. Iĝi ano de grupo: li ĵus aniĝis al nia klubo. aliĝi.