(netransitiva) Supraĵe gluiĝi sur io; supraĵe fiksiĝi pro ia speciala forto: la du randoj de la vundo adheris; en la armita betono la fero adheras al la betono. adhero Forto inter du diversaspecaj substancoj, devenanta de molekula altiro: adhero povas ekzisti inter du solidoj, inter solido kaj likvo aŭ inter du likvoj. (rilata vorto el la sama semantika kampo) kohero. adhera. Tia, ke ĝi adheras: adhera rubando. ( (rilata vorto el la sama semantika kampo) glubendo, sparadrapo). adheraĵo. Okaza algluiĝo de du apudaj histosurfacoj.