PIV 2026 · Artikolo 96
adheri
adheri ntr supraĵe alfiksiĝi pro ia speciala glueca forto: MEDI la du randoj de la vundo adheris TEKN en ŝtalbetono la fero adheras al la betono ➞ algluiĝi.
adhera tia, ke ĝi adheras: adhera rubando ➞ glubendo, sparadrapo
adhero FIZI forto, kiu altiras molekulojn de du diversaspecaj substancoj: adhero povas ekzisti inter du solidoj, inter solido kaj likvo aŭ inter du likvoj ➞ kohero.
adheraĵo MEDI okaza algluiĝo de du apudaj histosurfacoj pro inflamo aŭ vundiĝo.