PIV · 7991
koher⁹i
koher9i (ntr)
2 ♧ Φ Konsisti el interadaptitaj partoj, harmonie ligitaj.
kohera
1 Prezentanta koheron.
2 Konsekvence aranĝita, sen superfluaj aŭ kontraŭdiraj partoj.
3 ☐ (pp ondoj) Havanta precizan frekvencon k la saman fazon: la lumo de laseroj estas kohera.
kohero, kohereco
1 ☐ Stato de korpo, solida aŭ likva, kies eroj aŭ molekuloj koheras.
2 ♧ Eco de rezonaĵo, rakonto ktp, kies ĉiuj partoj estas logike k taŭge interligitaj.
koheremo ☐ Molekula altirforto.
koherilo ☐ ☇ Primitiva formo de detektilo, kiu ebligis radiotelegrafion, k inventita de la franca fizikisto Branly en 1890: fajlaĵa koherilo.
nekohera, senkohera. Ne havanta interligitecon, bonan sinsekvon inter siaj partoj: senkohera parolado; senkohereco de argumentoj.