← Reen al V

PIV · 16617

★vilaĝ/o

vilaĝ/o. Malvasta aro da domoj, kortoj ks, kies loĝantoj vivas precipe el la terkulturado: pli facile estas perdi (ĉe kartludo) vilaĝon, ol akiri domon Z; vi en la urbo, vi en urbeto, en la malgranda vilaĝo Z; li alvenas rekte el sia vilaĝo (pp homo sensperta aŭ naiva); vilaĝeto; intervilaĝa vojo.
vilaĝa. Rilata al vilaĝo: la vilaĝa vivo; malriĉa vilaĝa virino Z; vilaĝa dometo.
vilaĝano. Loĝanto en vilaĝo, kamparano: per mono, ne per mano punu vilaĝanon Z (servutulon).
vilaĝestro. Homo, elektita de siaj samvilaĝanoj, por administri la aferojn de la vilaĝa komunumo.
ladvilaĝo. Aro da kabanoj, ladtegmentaj, loĝataj de senhavuloj, apud grandurboj.