← Reen al M

PIV · 10022

matrikul/o

matrikul/o Z
Tabelo, listo, en kiu estas enskribitaj ĉiuj, kiuj aniĝas al societo, administracio, organizaĵo ks: studenta, hospitala, regimenta, prizona matrikulo.
Eltiraĵo el tiu tabelo ks, montranta la numeron sub kiu ĉiu ano estas enskribita k atestanta pri la enskribiĝo: la matrikulo de SAT-ano.
matrikuli (tr), enmatrikuligi. Enskribi sur tia tabelo ks.