PIV 2026 · Artikolo 10021

matrikario

Litero M

matrikario BOTA florplanto, herbo, kun multbranĉaj glataj tigoj, rampantaj ĝis rektaj; kun multaj plume dividaj folioj; la floroj havas blankan kronon kaj preskaŭ sferan flavan kapitulon; el Eŭropo kaj Azio; kelkaj specoj estas orname kultivataj; aliaj, precipe kamomilo, estas medicine uzataj. genro Matricaria ➞ asteraco.