PIV 2020 · 12400
★plezur/o
★plezur/o
1 Kontentiga sento, estigata de libera aktiveco de niaj sensoj: estis plezuro tion aŭdi Z; ŝi kantis por sia propra plezuro Z; se oni trovas min bela, tio faras al mi plezuron Z; gustumi la plezuron aŭdi dolĉajn vortojn Z; kial vi volas serĉi plezuron ĉe fremda virino? X; por plezuro oni aranĝas festenojn X; por ĉiu plezuro devas esti mezuro Z; oni ja por tio vivas, ke oni deŝiru por si la florojn de la plezuro Z; li pensis nur pri la ĉasplezuro Z. ☞ distro, ĝuo, volupto. ➞ doloro.
2 Agrabla, kontentiga sento, estigata de libera aktiveco de nia psiko: tiam ni ekĝuis grandan plezuron, kiam oni malfermis al ni la pordon Z; mia vizito faris al li plezuron Z; ni ambaŭ havis grandan plezuron unu de la alia Z; la plezuro revidi vin sana; certe ne estis granda plezuro en tiaj promenadoj Z; malhumileco estas kara plezuro Z; inter miaj muroj estu miaj plezuroj Z; donu ĝin al mi prunte. – Certe … kun granda plezuro Z; iras ĉiu kruro laŭ sia plezuro Z. ☞ favoro, kaprico.
plezura
2 Celanta nur plezuron: plezura vojaĝo, plezuraj artoj.
plezuri (ntr) Senti plezuron: la infanoj plezuras ĉe la mirrakontoj.
plezurigi. Havigi al iu plezuron: plezurigi mian korpon per vino X; li plezurigis min per senhezita konsento; plezuriga vidaĵo, spektaklo.
plezuriĝi. Eksenti plezuron: venu, ni plezuriĝu per la amo! X; ĉe la malfeliĉo de via malamiko ne plezuriĝu Z.
plezurama. Amanta la plezurojn.