PIV · 3373
★dorn/o
★dorn/o
1 🍁 Planta pikilo pli-malpli konusforma k rigida: ne ekzistas rozoj sen dornoj B; dornpomujo (Sin. daturo); dornarbusto Z.
2 (plurale) Malutilaj plantoj kun dornoj: dornojn k pikaĵojn (la tero) kreskigos por vi X; la tuta lando kovriĝos per dornoj k pikarbustoj X; aliaj semoj falis inter dornojn k la dornoj kreskis k sufokis ilin N.
3 ❤ Nomo de kelkaj anatomiaj elstaraĵoj: heliksa dorno (spina helicis) ĉe la orelo; skapola dorno (spina scapulae); superdorna k subdorna fosoj (fossa supraspinata, infraspinata); dornfiŝo (Sin. gasterosteo). ☞ spino 2.
4 👥 Io simila al dorno: dorno de buko.
5 (f) Io, kio doloras k ĝenas kiel dorno: por ke mi ne tro altiĝu, estis donita al mi dornego por la karno N.
dorna
1 Plena je dornoj: kiel dorna kano en la mano de ebriulo, tiel estas sentenco en la buŝo de malsaĝuloj Z.
2 (f) Plena je malhelpaĵoj k malplezuroj: la dorna vojo de la honoro Z.
dornaĵo. Kreskaĵaro, enhavanta dornojn: ne semu inter dornaĵo X.
dorneto 🍁 Eta planta pikilo: dornetoj de circeo, de la frukto de kaŭkalido, de la talo de iuj likenoj.
dornumita ⛨ Provizita per malgrandaj dornoformaj dentetoj ĉe la randoj.