PIV 2020 · 9769
makis/o
makis/o
1 🍁 ☼ Arbusta mediteranea vegetaĵaro (vs ekosistemo), tre densa, ofte ne trairebla k dorna, ĝenerale sur nekalkaj grundoj: Korsika makiso.
2 Loko, kie kreskas makiso 1.
3 Soleca loko, kie rifuĝas k organiziĝas ribelantoj, partizanoj ks.
makisano. Partizano, aganta en makiso 3.