← Reen al M

PIV 2020 · 9770

★makler/i

makler/i (ntr) Profesie servi kiel peranto pri kontraktofarado aŭ eblecoj de kontraktofarado, ekz-e pri aĉetoj, frajtoj, kreditoj ks: makleri pri teksaĵoj.
makleraĵo. Profito, kiun enspezas makleranto, ekz. asekura makleristo. kurtaĝo, provizio, procento.
makleristo. Persono, kiu, havante mem nenian financan riskon, agas en la nomo de komisianto, kunigas du partiojn k prizorgas la interesojn de ambaŭ: asekura makleristo (kiu peras inter asekuraj kompanioj k klientoj). peristo, svatisto.
bilomakleristo. Tiu, kiu makleras bilojn ĉe borso.