PIV 2020 · 15054
★svat/i
★svat/i (tr) En kvalito de pli-malpli profesia edziĝoproponanto, proponi iun por edziĝo k klopodi por aranĝi tiun edziĝon: la princo intencas svati ŝin por sia filo B; kion ni faros al nia fratino, kiam oni svatos ŝin? X; svati Jozefon al Maria B. ☞ amindumi, aspiri, partio. ➞ svatagentejo.
svatado. Propono de svatisto.
svatanto. Persono, kiu neprofesie ludas la rolon de svatisto.
svatiĝi. Esti proponita (👥 proponi sin) al iu, kiel edzo aŭ edzino: multaj svatiĝas, feliĉulo edziĝas Z; svatiĝi pri iu fraŭlino Z; supre, kie oni ne svatiĝas, sed kie la animoj […] Z; venis nova svatiĝanto je ŝi Z.
svatisto. Homo, kies profesio aŭ okupo estas proponi aliulojn por edziĝo: en la malmodernaj civilizacioj la perado de svatisto estas necesa, por aranĝi edzigon. ☞ parigisto.