← Reen al P

PIV 2020 · 12217

★pingl/o

pingl/o
Tre fajna najlo, uzata pike en molajn materialojn (ŝtofo, papero, korko ks): ŝi rapide riparis la ŝiraĵon per kelkaj pingloj; sendanĝera pinglo; (f) sidi sur pingloj Z (tre maltrankvile atendi;  plando). agrafo, broĉo, fibolo, nadlo, najlo.  pinglokuseneto.
Juvelo samforma, kun ornamita kapo: li havis sur si ĉemizon kun brusta pinglo Z; ŝika kravato kun ora pinglo. broĉo, klipo.
🍁 Pingloforma folio de koniferoj, maldika, pli-malpli rigida k pinta: pingloj de abio, piceo, lariko, pino.
pinglego Stangeto, ĉirkaŭ kiu oni fiksvolvas ŝnuron.
pinglujo. Ujo, por enteni pinglojn.
alpingli (tr) Fiksi ion per pinglo.
ĉapelpinglo. Tre longa pinglo, per kiu la virinoj fiksis ĉapelon al siaj haroj.
dentpinglo. Ligna pinglo, por purigi la dentojn.
frizpinglo. Pinglo, ĉirkaŭ kiu oni volvas hartufojn por ilin frizi.
harpinglo. Metala senpinta stangeto, fleksita laŭ du paralelaj branĉoj k uzata por fiksi la virinajn harojn: (f) harpingla vojturno.
perkutpinglo. Movebla parto de la perkutilo, kiu frapas la prajmon.
prempinglo
Mallonga pinglo kun tre larĝa plata kapo, kiun oni enpikas, premante per la fingro, por fiksi desegnopaperon, mapon ks.
Sama ilo, kun pli fantazia kolora kapo, uzata kiel indikilo, ekz. sur mapo. Sin. piknajlo.