PIV · 3345
★dolor/i
★dolor/i (tr)
1 (io iun) Kaŭzi tre malagrablan korpan senton: Petron kruro doloras, Karolo ne lamas Z; mia internaĵo min doloras Z; dum frosta vetero min doloras mia reŭmatismo; ili batis min, sed ĝi min ne doloris Z; min doloras ĉi tie, panjo Z; ne rigardu tiel rigide, ĉar la okuloj vin ekdolorus! Z; (abs) tia operacio tre doloras Z; kulo nenion valoras, sed ĝia piko doloras Z; vergo doloras, sed saĝon ellaboras Z; miaj ostoj doloris dum la vojaĝo B.
2 (io iun) Kaŭzi tre malagrablan psikan impreson: doloras lin la malfavoro B; forte min doloras la nepovado helpi vin Z; la sciigo estas malfavora […], tio min doloras, tre doloras Z; (abs) ankaŭ dum ridado povas dolori la koro Z. ☞ aflikti, ĉagreni, turmenti, suferigi.
doloro
1 Tre malagrabla korpa impreso: brula Z, mordanta Z doloro; la anasido pensis, ke ili volas fari al ĝi ian doloron Z; en doloro vi naskados infanojn X; senti en la brusto akran doloron; ne helpas ploro al doloro Z. ➞ dolorpunkto.
2 Tre malagrabla psika impreso: havi doloron en la animo B; malgrandaj infanoj kaŭzas laboron, grandaj doloron Z; rigardi kun doloro la reciprokan fremdecon, kiu dividas inter si la filojn de sama lando Z. ☞ sufero.
dolora
1 Esprimanta doloron, estigita de doloro: dolora krio; dolore ekkrii Z; dolorege plori Z.
2 Kaŭzanta doloron: dolora vundo, dento; tre dolora estas por ĝojanto refalo tro subita en malĝojon Z; amo pli kora, disiĝo pli dolora Z; vi ne puŝu tiel dolore Z.
doloreto. Negrava, ne profunda doloro.
dolorigi (iu, io ion) Fari, ke ies organo aŭ membro sentu doloron: mi dolorigis al mi la piedon; jen estas ĉiuj koloroj, kiuj dolorigas la okulojn Z; espero prokrastata dolorigas la koron X.
dolorige. Tiel, ke doloras: dolorige surtreti la piedojn de iu Z; la knaboj kaptis la birdon k dolorige premis ĝin en la manoj Z; mi dolorige vin frapos X. ☞ kruela.
dolorplena. Sentanta multe da doloroj: la dolorplena patrino de la Krucumito Z.
sendolora. Sentiganta nenian doloron.
koldoloro. Tortikolo.
pikdoloro ⚕ Akra doloro en la flanko, post tro rapida kuro.
ŝirdoloro. Lancinado.