← Reen al S

PIV · 14953

★sufer/i

sufer/i.
I - (ntr)
Senti, elporti fizikan doloron: kapo pekas, piedoj suferas Z; eĉ muŝon li ne povas vidi suferi; mi suferas juste Z; mi per vi nun duoble suferas Z; respondi pli frue mi ne povis, ĉar mi estis iom suferanta Z; (speciale, pp la Pasiono) Jesuo ekster la pordego suferis N; Kristo ankaŭ suferis pro vi N.
Troviĝi en malagrabla, ĝena, turmenta stato pro ia kaŭzo: suferi de la varmo Z, de la suno Z; la popolo suferis pro manko de akvo; suferi de la malpureco de la loĝejo; li multe suferis pro siaj opinioj; multe ni devis suferi de tiu malvasta pseŭdo-patriotismo Z; kiu el vi iom suferas de tio, ke mi faras tradukojn por la Revuo? Z; (analoge) suferi de soifo Z, je ftizo; (f) junuloj ofte tro suferas je absoluta manko de singardo Z; ni estas nur homoj k suferas je homaj difektoj.
Esti trafita de difekto, damaĝo; malprosperi: nia komerco tre suferas de tia situacio; suferi de krizo; la internaciaj interrilatoj suferas pro la multeco de lingvoj; la E-a literaturo longatempe suferis pro la praktikismo de la gvidantoj de la movado; de tio via reputacio povas suferi.
II - (tr)
Elporti, dolore sperti: suferi mil turmentojn; suferi malsaton Z; ni ambaŭ suferas la saman malsanon Z; vidu, kion mi suferas de miaj malamikoj Z; suferi grandajn perdojn Z, atakojn Z, malestimon Z, ĉiujn kapricojn de la sorto Z, tiranecon; la popolo suferas grandan mizeron, pezan premadon; ankaŭ diablo tondron suferos Z; (f) kion suferas la E-a afero de mia pure persona kontrakto? Z; la lingvo mem nenion de tio suferus Z.
Ricevi la efikon de ago, esti trafita de okazaĵo: post verboj havantaj sencon aktivan la akuzativo montras la suferanton de la faro Z; tiu regulo ne suferas esceptojn; la konferenco suferis interrompon (estis interrompita).
sufero. Sento de tiu, kiu suferas: mieno lia montris pli suferon, sed ne koleron Z; pro tio venis sur nin ĉi tiu sufero X; propra sufero, plej granda sur tero Z; kiu diras la veron, havas suferon Z; elporti tiom da feliĉoj k tiom da suferoj mi ne povas Z; transiro de suferoj al ĝojo Z; li sentis suferon je spirado.
suferado. Stato de iu suferanta: ŝi diris en dolora suferado Z; ni vidis la suferadon de lia animo, sed ni ne aŭskultis X; se estus metita en la pesilon mia suferado X; en mia koro loĝas pli da suferado pro vi, ol kiom mi mem povus pensi Z.
suferego. Tre granda sufero: suferego atakis lin, kiel ĉe naskantino Z.
sufereti (ntr) Iom suferi: ŝi restis daŭre suferetanta Z.
suferigi
Fari, ke iu suferu: tranĉi al si la piedojn k sin suferigi Z; la varmego lin tre suferigis Z; (f) tertremo multe suferigis la insulon.
Fari, ke iu, io spertu ion malbonan: li suferigis grandajn perdojn al siaj samsocietanoj; tiu malfruiĝo suferigis al la ŝipo la aŭtunajn ŝtormojn.
suferiga. Tia, ke de ĝi oni suferas: tio estis malfacila, suferiga tago Z.
suferinto. Tiu, kiu suferis: nur suferinto ŝatas feliĉon Z; suferinto pli valoras ol lerninto Z. viktimo.
sensufera. Tia, ke ĝi ne sentigas suferon: sensufera operacio.
trasuferi (tr) Suferi de la komenco ĝis la fino: granda ŝipo, kiu dum la nokto trasuferis la malbonan veteron Z.