← Reen al K

PIV · 8769

★kruel/a

kruel/a
(iu) Inklina suferigi, turmenti: kruela tigro, tirano; kruela koro X; (f) la junulino havis naturon pli sovaĝan, ol eĉ en tiu malluma kruela tempo oni povus ĉe iu trovi Z; ĉe la edzo ŝi estas demono kruela Z.
(io) Suferiga, turmenta: kruela sorto, perdo, insulto; tion ĉe ni ni ne havas eĉ en la plej kruela vintro Z; la tago de la Eternulo, kruela k kolera X; la honoro estas ja bela, sed la laboro kruela Z. malhumana.
kruele. Laŭ kruela maniero:
kruele iun persekuti; estintaj amikoj plej kruele malpacas X;
la lando estos kruele ruinigita X; kruele elrevigita; kruele doloranta vundo B.
kruelaĵo. Io kruela: kolero estas kruelaĵo X; tirano fama pro siaj kruelaĵoj.
krueleco. Eco de iu kruela: ne regu ilin (viajn servistojn) kun krueleco X; havi la kruelecon fari […]; la krueleco de l’ fatalo. sadismo.
kruelulo. Iu kruela: Vi fariĝis kruelulo por mi X.