PIV 2026 · Artikolo 8139

komika

Litero K

Derivaĵoj en la artikolo 4
  1. komiko
  2. komikec/o
  3. komikist/o
  4. komikul/o
komika ridiga aŭ amuza: komika aventuro komika gesto komika aspekto komika birdo Z komika muziko Z komika situacio komika sceno Z ŝi levis siajn brovojn kun komika mieno de pasanta meditado Z li komike tiris sian ĉapelon ➞ burleska, groteska, komedia, ridinda, tragika.
komiko BELE komika karaktero 7, ekz. de beletraĵo: Baghy bone prezentas la komikon kaj tragikon de la vivo MBo
komikeco eco de komika persono aŭ situacio: la komikeco de la aventuro estas, ke la komikeco kaŭzita de lingvaĵo LCa
komikisto aktoro, kiu ofte ludas komikajn rolojn.
komikulo nature komika homo.