PIV · 8138
komifor/o
komifor/o 🍁 G. (Commiphora, sin. Balsamodendron el burseracoj) de arboj k trunkarbustoj ofte dornaj, produktantaj aromajn k balzamajn gumojn (sub la ŝelo) k esencrezinojn (en la ligno) tre uzatajn en tradicia medicino; ĉ. 190 sp-oj, plejparte varmejaj k sek(eg)ejaj, el Arabio, Afriko, Srilanko, Antiloj k S Ameriko; du sp-oj (C. myrrha k C. gileadensis) liveras mirhon, aliajn famajn gumojn k balzamojn. ☞ balzamarbo.