PIV · 1607
balzam²o
balzam2o
1 Ⓚ Bonodora rezino elŝvitiĝanta el diversaj arboj k entenanta benzoatan aŭ cinamatan acidon: balzamo el Gileado, el Mekko, el Peruo, el Kanado.
2 ⚗ Olea aŭ rezina kuracilo, uzata por kvietigi korpajn dolorojn.
3 (f) Morala kuracilo, konsolo aŭ trankviligo: la mond’ malsanas – ho kie estus por ĝi balzamo? K; balzamon donas Lete al korvundo K.
Perua balzamo ⚗ Rezino, ekstraktata el sp. de miroksilo, uzata pro ekspektorigaj k antisepsaj ecoj.
Tolua balzamo Vd Toluo.
balzama
1 Rilata al balzamo 1 k 2: balzama medikamento.
2 (f) Havanta tiel freŝan odoron, kiel balzamo: maljuna virineto eliris en la lumon de la suno, enspiris la balzaman aeron Z; enkaptu lian balzaman spiron Z; ĉu la balzama dormo falas ankaŭ sur la okulojn de kanajloj? Z. ☞ ambrozio.
balzami (tr)
1 = enbalzamigi: Jozef ordonis al siaj servantoj-kuracistoj balzami lian patron X.
2 (f) Fari bonodora: la abioj balzamis la venteton.
balzamarbo, balzamujo 🍁 Ĉiu arbo aŭ arbusto el tropika grupo de sp-oj el la g-oj komiforo k miroksilo, produktanta aroman k balzaman gumon k/aŭ esencrezinon uzatajn en tradicia medicino, i.a. mirhon, Peruan balzamon k Toluan balzamon.
balzamoherbo 🍁 Balzamito.
enbalzamigi. Gardi (korpon) kontraŭ putrado per diversaj procedoj, ŝmirado per balzamoj, injekcioj ktp: grandega konstruaĵo, kie oni enbalzamigadis la kadavrojn de l’ reĝoj B; la korpon oni transdonis al la enbalzamigistoj B. ☞ mumio.